Carlos Kleiber | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Karl Ludwig Bonifacius Kleiber |
Naskiĝo | 3-an de julio 1930 en Berlino |
Morto | 13-an de julio 2004 (74-jaraĝa) en Konjšica |
Tombo | Konjšica (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko Riverdale Country School (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Erich Kleiber ![]() |
Edz(in)o | Stanislava Brezovar (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | dirigento ![]() |
Carlos Kleiber, naskita sub la nomo Karl Ludwig Bonifacius Kleiber (n. la 3-an de julio 1930 en Berlino - m. la 13-an de julio 2004 en Konjšica), estis german-aŭstria dirigento. Li estas konsiderita de liaj kolegoj kiel unu el la plej grandaj dirigentoj de ĉiuj tempoj laŭ la rezulto de la enketo publikigita en Italio per la revuo Classic Voice (decembro 2011) kiu rilatis al listo de cent famaj nomoj[1]. Ekzistas multaj atestiloj pri admiro de aŭtoritataj personecoj en la muzika mondo.
Timema figuro, rezervita kaj malproksima de la stelisma sistemo, li estis interpretisto karakterizita de mania perfektismo kun repertuaro kiu iĝis tre limigita en la lastaj jaroj de lia agado, precipe en la dua parto de lia kariero, en kiu Kleiber ĉiam pli limigis siajn scenejojn. Multfoje li anoncis pli-malpli oficiale ke li volas ĉesi direkti orkestron, por poste reveni denove preni la bastonon, okaze de memorindaj prezentadoj, kiuj ofte okazis kiel lastminuta anstataŭaĵo de nedisponeblaj dirigentoj. Li emis daŭre profundiĝi en la esploron de la samaj pecoj, tre ofte la samaj, kiuj estis direktitaj de lia patro Erich.