Castelo Branco estas portugala urbo de la Centra regiono kaj ĉefurbo de la distrikto Castelo Branco kun 1 439,9 km² kaj 34 000 loĝantoj. La municipo entute havas 56.000 personojn. La urbo prenis sian nomon el kastelo kiu nuntempe estas ruinaĵo. Ĝia nomo laŭvorte signifas "Blanka Kastelo".
La urbo Castelo Branco estas sidejo de la municipo Castelo Branco, nome la tria plej granda en Portugalio laŭ etendo, kun 1 438,19 km² de areo kaj 52 272 loĝantoj (albicastrenses) (2021), subdividita en 19 freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Fundão, oriente kun Idanha-a-Nova, sude kun Hispanio, sudokcidente kun Vila Velha de Ródão kaj okcidente kun Proença-a-Nova kaj Oleiros.