Cecil Blount DeMille ([d|ə|ˈ|m|ɪ|l];[1] 12a de aŭgusto, 1881 - 21a de januaro, 1959) estis usona kinisto. Inter 1914 kaj 1958, li faris totalon de 70 filmoj, kaj silentaj kaj sonfilmoj.[2] Li estis konsiderita kiel fondopatro de la usona kinarto kaj la plej komerce sukcesa produktoro-reĝisoro en la historio de kino.[3] Liaj filmoj estis distingataj pro sia epika stilo kaj pro sia kinarta spektakleco. Li faris silentajn filmojn de ĉiu ĝenro: sociaj dramoj, komedioj, vakeraj, farsoj, moralecaj kaj historiaj verkoj.