Celestin Rousseau | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Aspido |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1861 en Le Portel |
Morto | 19-an de januaro 1949 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto apotekisto ![]() |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 7415 |
Célestin ROUSSEAU [ruso], (ps. Aspido), naskiĝis la 22-an de septembro 1861 en Le Portel (apud Boulogne-sur-Mer), mortis en 1949, estis franca farmaciisto kaj Esperanto-vortaristo, membro de la Lingva Komitato de 1924, sekretario de la sekcio pri teknikaj vortaroj de la Akademio de Esperanto kaj de 1933 ĝia direktoro.
Rousseau aktivis kiel paroladisto ĉe la Societoj de Ruĝa Kruco. Li estis komitatano de diversaj farmaciistaj societoj en Francio kaj korespondanto de eksterlandaj societoj. Plurfoje li raportis ĉe Internaciaj Kongresoj de Farmaci-societoj pri la Unueco de la Sciencaj Nomenklaturoj. Li verkis plenan liston de la drogoj de 16 naciaj farmakopeoj kun Esperanta traduko.
Rousseau esperantiĝis en 1902. Li fondis grupon en Levallois-Perret kaj estis komitatano de la Societo Esperanto-Croix-Rouge. Administranto de SFPE (1912-1922). Sekretario de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). Organizis kun Maurice Rollet de l'Isle la Internacian Konferencon por la Scienco, Parizo, en 1925. Rousseau ankaŭ estis vicprezidanto de la Pariza grupo kaj ĝenerala sekretario de „La Maison de l' Esperanto“, de la fondo (1928).