Celofano estas unu el la plej malnovaj plastoj, fakte bioplasto, por pakaĵoj. Temas pri maldika, senkolora kaj travidebla folio el viskozo. Oni pakas per ĝi ankoraŭ hodiaŭ cigaredojn kaj tabako, dolĉaĵon, kukon, fromaĝon, viandon kaj kelkajn aliajn nutraĵojn, sed ankaŭ certajn papervarojn, medikamentojn kaj vestojn. La celofano estas netrairebla por likvaĵoj, sed tralasas la akvovaporon. Tiel ĝi malebligas akumuliĝon de kondensa akvo ene de la pakaĵo. Por malpliigi la akvovaporan tralaseblecon, oni povas kovri ĝin per alia plusa plasta folio. Kvankam la celofana folio tiel gajnas pluan akiritan proprecon, ĝi perdas ekologian avantaĝon: La pura celofano estas kompostebla, aŭ kolektebla kiel malnova papero aŭ oni povas forbruli ĝin.