La Censo de Marvivo, Censo de Mara Vivo aŭ en angla Census of Marine Life estis tutmonda reto de esploristoj en pli ol 80 landoj engaĝitaj en 10-jara scienca iniciato por studi kaj klarigi la diversecon, distribuadon, kaj abundon de vivo en la oceanoj. La unua tutmonda kompleta Censo de Marvivo — pasinta, estanta, kaj estonta — estis liberigita en 2010 en Londono.[1]