Centra Universitato de Venezuelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
publika universitato eldonejo de malfermita aliro ![]() | |||||
moto | La casa que vence la sombra La domo kiu venkas la ombron | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1721 | ||||
speco | publika, aŭtonoma | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 10° 29′ 18″ N, 66° 53′ 27″ U (mapo)10.4884-66.8907Koordinatoj: 10° 29′ 18″ N, 66° 53′ 27″ U (mapo) | ||||
lando | Venezuelo | ||||
urbo | Karakaso kaj Marakajo, Venezuelo | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| |||||
| |||||
La Centra Universitato de Venezuelo (aŭ Universidad Central de Venezuela, UCV, en la hispana) estas publika universitato de Venezuelo lokita en Karakaso. Ĝi estas vaste konsiderata kiel la plej altranga institucio en la lando. Fondita en 1721, ĝi estas la plej malnova universitato en Venezuelo kaj unu el la plej malnovaj en la okcidenta hemisfero.
La moderneca ĉefa universitata kampuso, "universitata urbo de Karakaso" aŭ Ciudad Universitaria de Caracas, estis projektita de la arkitekto Carlos Raúl Villanueva - ĝi estas konsiderata ĉefverko de urboplanado, kvankam la fasadoj nuntempe estas multloke difektitaj, kaj estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko en 2000.