Centraj Orientaj Alpoj aŭ Centraj Alpoj estas termino por la ĉefa alpa kresto kaj ties ĉirkaŭaĵo en la eŭropa montaro Alpoj - la regiono situas precipe en Aŭstrio, je certaj partoj ankaŭ en ĉelimaj regionoj de Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio. La variaĵo "Centraj Alpoj" pli kutimas en la terminaro pri la geografio de Aŭstrio, kie la aŭstria parto de la regiono konsideriĝas esti unu el sume sep pejzaĝaj regionoj. La variaĵo "Centraj Orientaj Alpoj" pli kutimas en la internacia geografia terminologio.