La Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj (angle Centers for Disease Control and Prevention, akronime CDC, foje nomata kun la prefikso US) estas agentejo de la Departemento pri Sano kaj Homaj Servoj de la Usona Federacia Registaro, kies rolo estas konservi publikan sanon kaj sekurecon per disponigado de informoj por plibonigi la kapablon fari decidojn en la kampo de sano, kaj antaŭenigi Publikan sanon per kunlaboro kun ŝtataj sansekcioj kaj aliaj organizaĵoj [1]. La CDC enfokusigas nacian atenton sur malsankontrolo kaj preventado (aparte infektaj malsanoj), media sano, laborsekureco kaj sano, vundpreventado, kaj edukaj agadoj dizajnitaj por plibonigi la sanon de la loĝantoj de Usono. La CDC-ĉefsidejo estas sur la kampuso de Universitato Emory, en Atlanta, Georgio [2][3]. La agentejo havas kampoficejojn en 49 ŝtatoj.