Ceolwulf | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 695 | ||||
Morto | 15-an de januaro 765 (70-jaraĝa) en Lindisfarne | ||||
Ŝtataneco | Northumbria vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Cuðwin (?) (en) vd | ||||
Gefratoj | Coenred vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno monaĥo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ceolwulf (m. 764) estis reĝo de Northumbria, Anglio de 729 al 737, krom mallonga periodo en 731 aŭ 732 kiam li detroniĝis.
Li estis ano de la reĝa familio de Northumbria, kaj adoptata kiel heredonto de sia malproksima kuzo Osric (reĝo 718-729). Li estis frato de Coenred (reĝo 716-718).
Aŭtune de 731 aŭ 732 Ceolwulf estis mallonge detronigata. Samtempe Acca, episkopo de Hexham, estis forpelata de sia diocezo. Tamen Ceolwulf rapide regajnis la tronon.
Ceolwulf ŝajne ĝuis la aprobon de Bede, kiu dediĉis sian ĉefan verkon (Historia Ecclesiastica Gentis Anglorum) al Ceolwulf, priskribante lin kiel "plej glora reĝo".
En 737 Ceolwulf abdikis por eniri la abatejon de Lindisfarne. Li estis sekvata de sia kuzo Eadbert.