La cefalokaridoj aŭ Cephalocarida estas klaso en la subfilumo Krustacoj kiu enhavas nur 12 bentajn speciojn. Ili estis malkovritaj al la scienco en 1955 fare de Howard L. Sanders,[1] kaj estas ofte referencataj kiel hufumsalikokoj. Ili estis grupigitaj kune kun la Remipedia en la Xenocarida. Kvankam oni uzas duan familion, nome Lightiellidae aŭ Ligtieledoj, ĉiuj cefalokaridoj estas ĝenerale konsiderata kiel apartenantaj nur al unu familio: Hutchinsoniellidae aŭ Hutĉinsonieledoj. Kvankam oni ne trovis fosiliajn registrojn de cefalokaridoj, plej fakuloj kredas ke ili estas primitivaj inter krustacoj.