Certiedoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Certiedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhidae
Genro: Certhia kaj Salpornis
Specioj

Certhia familiaris
C. hodgsoni
C. americana
C. brachydactyla
C. himalayana
C. tianquanensis
C. nipalensis
C. discolor
C. manipuensis
Salpornis spilonotus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Certiedoj (Certhidae), grimpuloj, arbogrimpulojcertioj estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes).

Tiuj arbogrimpantoj estas malgrandaj kaj havas kurban pinĉiletoforman bekon. Ilia nutraĵo konsistas el insektoj kaj araneoj kiujn ili trovas en arbofendetoj. Iliaj kovejoj estas fendegoj de arbotrunkoj aŭ troviĝas post disstaranta arboŝelo.

Ili disvastiĝas en arbaraj regionoj de la Norda Hemisfero kaj subsahara Afriko. La familio enhavas dek speciojn en du genroj, nome Certhia kaj Salpornis. Ties plumaro estas sablokolora, kaj kiel ties dua popola nomo (grimpuloj aŭ arbogrimpuloj) implicas, ili grimpas sur la surfaco de arboj serxe de manĝaĵoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne