La termino ceruso estas uzata por la baza karbonato de plumbo (II), nome pigmento uzata tradicie en pentrarto, kaj, extende ankaŭ por la koloro de tiu pigmento.
Kemie tiu plumba karbonato estas blanka solido de formula 2 PbCO3·Pb(OH)2, kompono determinita de la kemiisto kaj naturalisto el Svedio Torbern Olof Bergman en 1774. La koloro de la ceruso estas fakte blanka, kun svageta ruĝflava nuanco.[1]
Laŭ Francisko Azorín ceruso estas Karbonato de plumbo, uzata kiel blanka kolorilo en pentrado.[2] Li indikas etimologion el antikva greka keros (vakso) kaj de tie la latina "cera", "cerussa".[3]