Cesare Zavattini | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Cesare Zavattini | |||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1902 en Luzzara | ||||
Morto | 13-an de oktobro 1989 (87-jaraĝa) en Romo | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1989) Reĝlando Italio (1902–1946) ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Parmo ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Marco Zavattini (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo bildliteraturisto dramaturgo poeto reĝisoro dramaturgo verkisto ĵurnalisto desegnisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cesare ZAVATTINI (20a de septembro 1902 – 13a de oktobro 1989) estis itala scenaristo kaj unu el la unuaj teoriuloj kaj proponantoj de la novrealisma movado en la itala kinarto.
En 1935, li renkontiĝis kun Vittorio De Sica, kio ekis partnerecon kiu produktis ĉirkaŭ dudek filmoj, inter kiuj majstroverkoj de la Itala novrealismo kiel Sciscià (1946), Ladri di biciclette (1948), Miracolo a Milano (1951), kaj Umberto D. (1952).[1]
En sia nura esperto en Holivudo, Zavattini verkis la scenaron por la filmo "The Children of Sanchez" (1978) bazita sur samtitola libro de Oscar Lewis, nome klasika studo de meksika familio.
Krome, en la novelo "La Santa," de la Nobel-premio pri literaturo Gabriel García Márquez rolulo nomiĝas laŭ Zavattini. En la rakonto, la rolulo estas instruisto de kino.