Poŝtmarko festanta la unua vintra olimpiko en Chamonix en 1924
Chamonix-Mont-Blanc, plejofte nomata Chamonix estas urbeto en la orienta parto de Francio, en la departemento Alta-Savojo, je la piedo de la Blanka Monto, (regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj). Fine de 2022 en la komunumo vivis 8 673 loĝantoj. La urbeto estas parto de la arondismento Bonneville.
Ĝi estas konata loko por vintrosporto. En 2015 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.
La 1-a Vintra Olimpiko (aŭ Vintraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 25-a de januaro 1924 ĝis la 5-a de februaro 1924 en Chamonix.