Charing Cross

Charing Cross
monumento, kvartalo de Londono [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando

SituoLondono
- koordinatoj51° 30′ 26″ N, 0° 7′ 39″ U (mapo)51.5073-0.12755000000001Koordinatoj: 51° 30′ 26″ N, 0° 7′ 39″ U (mapo)
PoŝtkodoWC2 [+]

Charing Cross (Vestminstero)
Charing Cross (Vestminstero)
DEC

Charing Cross (Centra Londono)
Charing Cross (Centra Londono)
DEC
Map
Charing Cross
Vikimedia Komunejo:  Charing Cross [+]
vdr
Ornamita memorkruco de la reĝino Eleanora konstruita por memorigi la originan Eleanor-krucon, antaŭ la fervoja stacio Charing Cross.

Charing Cross ([|tʃ|ær|ɪ|ŋ|])[1] estas vojkruciĝo en Londono, Anglio, kie ses vojoj inter kruciĝas. Laŭhorloĝe el la nordo tiuj estas jenaj: la orienta flanko de Trafalgar Square kiu kondukas al la Placo Sankta Marteno kaj poste al Charing Cross Road; la Strand kiu kondukas al la City; Northumberland Avenue kiu kondukas al la Tamizaj Digoj; Whitehall kiu kondukas al la Parlamenta Placo; The Mall kiu kondukas al la Admiralitata Arko kaj al la Palaco Buckingham; kaj du mallongaj stratoj kiuj kondukas al Pall Mall.

Bronza surĉevala statuo de Karlo la 1-a fare de la franca skulptisto Hubert Le Sueur staris ĉe la vojkruciĝo ekde 1675.

La origina Charing Cross (Kruco de Charing) estis unu el la mezepokaj Eleanoraj krucoj (starigitaj de la reĝo Eduardo la 1-a memore al sia amita edzino Eleanora de Kastilio), kiu staris tie en la kerno de la domaro Charing, Westminster, el la 1290-aj jaroj ĝis ties detruo pro ordono de la Parlamento en 1647. La kruco nomigis la tujan loĝlokon, kaj aliajn lokojn kiel la fervoja stacio Charing Cross, antaŭ kiu staras ornamita memorkruco de la reĝino Eleanora konstruita por memorigi la originan Eleanor-krucon en 1864–1865.

Ĝis 1931, "Charing Cross" referencis ankaŭ al la parto de Whitehall inter la strato Great Scotland Yard kaj Trafalgar Square.[2] La Banko Drummonds, sur la angulo kun The Mall, retenas la adreson 49 Charing Cross (nekonfuzenda kun Charing Cross Road).[3]

Ekde la komenco de la 19-a jarcento, Charing Cross estis iel konsiderita la "centro de Londono" kaj estas nune la punkto el kiu oni mezuras la distancojn el Londono.

  1. "Charing Cross" en Collins English Dictionary.
  2. Local attractions – Charing Cross Arkivigite je 2012-03-26 per la retarkivo Wayback Machine, londoncountyhall.com
  3. https://www.flickr.com/photos/funfilledgeorgie/6350385659/ (notu ankaŭ la stratosignalon "Charing Cross", supre maldekstre)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne