Charles Marion Russell

Charles Marion Russell
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1864 (1864-03-19)
en Sankta Luiso
Morto 24-an de oktobro 1926 (1926-10-24) (62-jaraĝa)
en Great Falls
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto
pentristo
ilustristo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Charles Marion RUSSELL (19a de marto 1864 – 24a de oktobro 1926),[1] konata ankaŭ kiel C. M. Russell, Charlie Russell kaj "Kid" Russell, estis artisto de la usona Sovaĝa okcidento. Russell pentris pli ol 2 000 pentraĵojn de vakeroj, indianoj kaj pejzaĝoj, kaj faris ankaŭ skulptaĵojn el bronzo. Konata kiel «la artista vakero»,[2] Russell estis ankaŭ rakontisto kaj verkisto. La Muzeo C. M. Russell, en Great Falls, Montano, posedas pli ol 2 000 verkojn kaj personajn objektojn de Russell.

La murpentraĵo de Russell nome Lewis and Clark Meeting the Flathead Indians estas dekoracio de la Kapitolo de la Ŝtato Montano. Lia pentraĵo de 1918, nome Piegans, estis vendita por 5,6 milionoj da usonaj dolaroj en aŭkcio en 2005.[3]

  1. Charles M. Russell, pp. 1 & 318
  2. RUSSELL, CHARLES MARION en 2005–2020 University of Toronto/Université Laval. Alirita la 10an de junio 2020.
  3. «2005 auction results». Coeur d'Alene Art Auction. Arkivita el la originalo la 5an de majo 2008. Konsultita la 10an de junio 2020.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne