Charles Godfrey Leland | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Charles Godfrey Leland | ||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1824 en Filadelfio | |
Morto | 20-an de marto 1903 (78-jaraĝa) en Florenco | |
Tombo | The Woodlands (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Princeton vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto tradukisto verkisto redaktisto folkloristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Charles Godfrey LELAND (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1824 - mortis la 20-an de marto 1903) estis usona humuristo kaj folkloristo. Li naskiĝis en Filadelfio (Pensilvanio) kaj studadis en la universitato Princeton kaj en Eŭropo. Leland trovis postenon rilate al ĵurnalismo, multe vojaĝis, kaj progrese interesiĝis pri folkloro kaj popola lingvistiko.
La vivo de Leland estis tre diverskolora : li ekzemple entreprenis la komercon de pluraj produktaĵoj, verkis la komedian kaj humuran Hans Breitmann Ballads, partoprenis du militojn, kaj finfine kreis tion, kio fariĝis 50 jarojn poste fundamenta teksto por novpaganismo : Aradia, aŭ la Evangelio de la Sorĉistinoj.