Noto: Ne konfuzu lin kun tri aliaj astronomoj, havantaj proksimajn nomojn:
Charles Joseph Étienne Wolf | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Charles Joseph Étienne Wolf |
Dato de naskiĝo | 9-a de novembro 1827 |
Naskiĝloko | Vorges |
Dato de morto | 4-a de julio 1918 |
Mortoloko | Parizo |
Aĝo je morto | 90 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Francio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Charles Joseph Étienne Wolf ([ŝarl volf] ; naskiĝis la 9-an de novembro 1827 en Vorges, mortis la 4-an de julio 1918 en Parizo) estis franca astronomo
Li studis en la École normale supérieure en 1848 kaj instruis fizikon en la liceo de Nîmes en 1850, en tiu de Metz en 1852 kaj en la Fakultato pri Sciencoj de Montpellier en 1858.
Sekve al demando de Urbain Le Verrier, li iĝis helpanto en la Observatorio de Parizo en 1862.
Li estis elektita ano de la Akademio de Sciencoj de Francio en 1883 kaj iĝis ties prezidento en 1898. Li estis elektita asociito de la Reĝa Astronomia Societo de Londono en 1874. Li demisiis el sia posteno en la Observatorio de Parizo en 1892 kiam li estis nomumita profesoro pri fizika astronomio en Sorbono.