Charles André Joseph Marie de Gaulle ([ʃaʁl də gol]) (naskiĝis la 22-an de novembro 1890 en Lille, [1]. mortis la 9-an de novembro 1970 en Colombey-les-Deux-Églises, Ĉampanjo), plej kutime konata kiel "Generalo de Gaulle", aŭ simple "de Gaulle", aŭ familiare "le grand Charles" (la granda Karlo) pro sia rimarkinda altstatureco, estis franca militisto kaj ŝtata personeco.
Li estris sektorojn de la franca rezistado kontraŭ Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito kaj prezidis la Provizoran Registaron de la Franca Respubliko de 1944 ĝis 1946 por restaŭri la demokration en Francio. Li estis hegemonia figuro en Francio dum la Malvarma Milito, kaj estis defendanto de la franc-germana reamikiĝo kaj unu de la figuroj influaj en la historio de la procezo de konstruado de la Eŭropa Unio, kio faras, ke lia pensaro plue influas en la politiko de lia lando. En 1958, li rompis sian retiron for de la politiko post esti nomumita ĉefministro fare de la prezidento René Coty. Lia ĉefa verko kiel prezidanto de la registaro estis la proklamo de nova konstitucio, kiu komencis la funkciadon de la Kvina Respubliko kiam tiu estis aprobita pere de referendumo. Samjare li estis elektita prezidanto kaj reelektita por tiu sama posteno 1965 pri kiu li demisiis en 1969.
Naskiĝinta en Lille, li gradiĝis en la École spéciale militaire de Saint-Cyr en 1912. Li estis nomumita oficiro dum la Unua Mondmilito, kaj dum tiu li estis foje vundita kaj finfine enprizonigita en Verdun. En 1921 li edziĝis al Yvonne Vendroux, kun kiu li havis tri gefilojn: Philippe (1921–nune), Élisabeth (1924–2013) kaj Anne (1928–1948). Dum la Intermilita periodo, li plenumis diversajn militistajn postenojn, partikulare tiun de Subministro de la Konsilantaro de Nacia Defendo (1937–1940), sub estreco de la marŝalo Philippe Petain. Dum la invado de Francio fare de Nazia Germanio en majo 1940, li estris kirasdivizion kiu kontraŭatakis la germanajn invadantojn; poste li estis nomumita subministro pri milito. Post la falo de la registaro de Paul Reynaud kaj la establado de la reĝimo de Pétain, lia iama estro, kun la apogo de la naziisma kunlaborulo Pierre Laval, li konstatis, ke la novaj aŭtoritatoj ne pluigos la militon kontraŭ la Tria Regno kaj male ili planigos la francan kapitulacon anstataŭ militi el Alĝerio. Malakceptante la milithalton de la registaro kun Germanio, de Gaulle alvokis la francan loĝantaron rezisti la okupacion kaj pluigi sian luktadon per la alvoko de la 18a de junio el Londono, post eliri el Francio la 16an de junio 1940. Tie li ekprenis estrecon de la movado Libera Francio aŭ Militanta Francio.
Dum tiuj jaroj li verkis la libron L'Appel (La alvoko, inter 1940 kaj 1942), en kiu li eksponis sian koncepton de la milito: la enorma tragedio de la okupacio, la spirito de la malvenkistoj, la sindonemo al la malamiko, la alvoko al malakcepto de kapitulaco el Londono, la organizado de la Libera Francio, la luktado por ties digneco en la defendo de la tuta Francio kaj la kontribuo kiun tiuj francoj havigis al la Aliancanoj, pere de la organizado de armitaj fortoj kiuj partoprenis en gravaj bataloj kontraŭ la Wehrmacht.
Li estris registaron en la ekzilo (fondita kaj kun sidejo en Londono) same kiel ĝiajn armitajn fortojn, kiuj luktis kontraŭ la potencoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio. Spite malfacilajn rilatojn kun la Unuiĝinta Reĝlando kaj partikulare kun Usono, li fariĝis la ĉefa estro de la plej granda parto de la franca rezistado. Li iĝis ankaŭ estro de la Provizora Registaro de la Franca Respubliko en junio 1944, kaj tiu estis la provizora registaro de Francia post ĝia liberigo el la okupacio fare de la Nazia Germanio. En tiu sama jaro 1944, de Gaulle enkondukis direktisman ekonomian politikon, kiu postulis esencan kontrolon kondukita de la ŝtato super la kapitalisma ekonomio. La konsekvenco estis 30 jaroj de ekonomia kresko sen antaŭaĵoj en la franca historio, pro kio tiu periodo (1944–1974) estis nomita la "gloraj tri dek".
Frustrita pro la reveno de la malamikema partiismo en la nova Kvara Respubliko, demisiis komence de 1946 sen tute abandoni la agadon en politiko ĉar fondis la partion Kuniĝo de la Franca Popolo (Rassemblement du Peuple Français, RPF). Tamen li retiriĝis el la politiko komence de la 1950-aj jaroj kaj verkis libron pri sia sperto en la milito titolita "Memoroj de Milito", kiu rapide iĝis baza elemento de la franca moderna literaturo. Kiam la Alĝeria Milito de Sendependeco estis erozianta la nestabilan Kvaran Respublikon, la Nacia Asembleo alportis lin denove al la povo dum la krizo de majo 1958. Li fondis la Kvinan Respublikon kun forta prezidenteco, kaj li mem estis elektita al tiu posteno. Li sukcesis reteni Francion unuigita dum li preparis aranĝojn por finigi la Alĝerian Militon, spite la opozicion de la Pieds-Noirs (nigrapieduloj, t.e. francoj naskiĝintaj aŭ setliĝintaj en Alĝerio) kaj de fortaj sektoroj de militistoj; ambaŭ partioj antaŭe estis apogintaj lian revenon al la povo por reteni la kolonian hegemonion. Tamen li havigis la sendependecon al Alĝerio kaj iom post iom ankaŭ al aliaj francaj kolonioj. Tio de la opoziciantoj estis konsiderita perfido.
En la kunteksto de la Malvarma Milito, De Gaulle iniciatis sian "politikon de grandeco" asertante ke Francio, kiel hegemonia potenco, ne devus dependi de aliaj landoj, kiel Usono, pro sia nacia sekureco kaj prospereco. Tiucele, li sekvis politikon de "nacia sendependeco" kiu portis lin al la retiriĝo de la militista integrita komando de la NATO kaj al la lanĉo de sendependa programo de disvolvigo de atomarmiloj kiu faris Francion la kvara atomarmila potenco. Poste, li restaŭris la franc-germanajn rilatojn por krei eŭropan kontraŭpezon inter la influsferoj kaj angl-usona kaj soveta pere de la subskribo de la Traktato de la Elizeo la 22an de januaro 1963. Tamen, li opoziciis kontraŭ la disvolvigo de supernacia Eŭropo, favore al suverenema Eŭropo. De Gaulle kritikis malferme la intervenon de Usono en Vjetnamio kaj la "supermezuran privilegion" de la usona dolaro. En siaj lastaj jaroj, lia apogo al la moto Vive le Québec libre (Vivu liberan Kebekion), kaj liaj du vetooj al la eniro de Granda Britio en la Eŭropan Ekonomian Komunumon okazigis konsiderindajn polemikojn.
Spite la fakton ke li estis reelektita prezidento en 1965, lia restado en la posteno estis minacita de la ĝeneralaj protestoj fare de studentoj kaj laboristoj en majo 1968. Tamen, li sukcesis liberiĝi de tiu krizo kaj en la sama jaro li sukcesis venki en la parlamenta balotado per konsiderinda majoritato en la Nacia Asembleo. Surprize, de Gaulle rezignis en 1969 post malvenko en referendumo per kiu li proponis pli ampleksan sencentralizadon. Li mortis unu jaron poste en sia rezidejo La Boisserie en Colombey-les-Deux-Églises, lasinte siajn memorojn de prezidenteco nefinitaj. Multaj francaj politikaj partioj kaj figuroj postulas por si ideologian heredon nome gaull-ismo aŭ golismo, kaj multaj stratoj kaj monumentoj en Francio estas dediĉitaj al lia memoro.