Carlos Irwin ESTÉVEZ (3-an de septembro 1965 Novjorko, Usono), pli konate kiel Charlie SHEEN [ĉarli ŝi:n], estas usona aktoro kun premio Golden Globe, kaj nomumo al premio Emmy. Liaj gravaj roloj – en la televido kaj filmo – estas Chris Taylor en filmo La plotono, Rick "Wild Thing" Vaughn en la La granda bando, Charlie Crawford en la serio Freneza urbo kaj Charlie Harper en la serio Du viroj kaj unu vireto.
Li estas filo de Martin Sheen, frato de aktoroj Emilio Estevez, Renée Estevez kaj Ramon Luis Estevez.