Checker Records | ||
---|---|---|
diskeldonejo vd | ||
Dum | 1952 - nekonata/nuntempe | |
Fondintoj | Leonard Chess • Phil Chess vd | |
Sidejo | Ĉikago | |
Lando | Usono | |
Checker Records estas jam neaktiva usona muzikoregistra diskeldonejo, fondita en 1952 kiel filio de Chess Records en Ĉikago, Ilinojso, Usono. La marko estis fondita de la fratoj Chess, nome Leonard kaj Phil, kiu regis la markon ĝis ili vendis ĝin al General Recorded Tape (GRT) en 1969, tuj antaŭ la morto de Leonard.
Tiu marko publikigis sonregistraĵojn ĉefe de afrik-usonanoj kaj artistoj kaj grupoj. La eldonaĵoj de Checker kovris ampleksan gamon de ĝenroj kiel bluso (Little Walter, Sonny Boy Williamson II), ritmenbluso (Sax Mallard, Jimmy McCracklin), doo-wop (The Flamingos, The Moonglows), gospelo (Aretha Franklin, Five Blind Boys of Mississippi), rock and roll (Bo Diddley, Dale Hawkins), kaj soulo (Gene Chandler).
Tiu marko iĝis neregula en 1971 post la plifirmigo fare de GRT de la katalogo de Chess.[1] Same ĉe Cadet kaj Chess, la marka katalogo estas nune posedo de Universal Music Group[2] kaj la publikigoj de la katalogo Checker estas publikigitaj de Geffen Records kaj Chess.