Cherokee (Ray Noble)

Cherokee estas ĵaza normkanto, kiun komponis la angla muzikisto kaj komponisto Ray Noble en la jaro 1938 por sia kvinmovimenta Indiana Suito post transloĝiĝo en Usonon.[1] La peco havas la subtitolon Indian Love Song kaj estas amdeklaro al indiana junulino. Noble verkis ankaŭ la kantotekston, kiu gloras el vira vidpunkto dolĉan indianan knabinon.

  1. Temas pri la unua movimento de la suito. Sekvas la movimentoj Comanche War Dance, Iroquois, Seminole kaj Sioux Sue

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne