Choe Taesok | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Ŝtonego |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1962 en Gjongbuk, Koreio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | koreo |
Ŝtataneco | Sud-Koreio ![]() |
Okupo | |
Okupo | Ĵurnalisto, tradukisto, lektoro, ĉiĉerono |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Sanktaj libroj de ŭonbulismo |
Aliaj aktivaĵoj | vidu en la artikolo |
Esperantistiĝis en | 1981 |
CHOE Taesok - ankaŭ latinliterigata CHOI Dae Suk (koree 최대석), naskiĝis lunkalendare la 16-an de februaro 1962 en Gjongbuk, Koreio - estas korea esperantisto, ĵurnalisto, ĉiĉerono, korealingva lektoro de la Vilna universitato, eklezia Espertanto-tradukisto de ŭonbulismo, prizorganto de ĝia oficiala esperantlingva retejo, korespondanto de pluraj koreaj televidoj kaj radioj kaj de koreaj gazetoj. Li loĝas en Vilno, Litovio. Li esperantistiĝis en 1981.
Magistro pri publika administrado ĉe la universitato Dankook en Seulo (1986).
Magistro pri esperantologio ĉe la universitato ELTE en Budapeŝto (1997): Aljuĝita por Stipendio Ivo Lapenna en 1999.
Korespondanto de la sudkorea ŝtata televido KBS (한국방송공사; Hanguk Bangsong Gongsa, 2001-nun) kaj de la semajngazeto Donga (2001-nun). Korespondanto de Korea Telecom Hitel (1998-2001) kaj de la korea televido YTN (Yonhap Televidaj Novaĵoj). Blogisto de http://blog.chojus.com Arkivigite je 2008-12-07 per la retarkivo Wayback Machine.
Prezidanto de Korea Esperanto-Junularo (1989-1990). Komitatano A de TEJO (1989-1990). Prezidanto de Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (1985-1993). Redaktoro de la revuo La Espero el Koreio (1987-1994). Vojaĝinto dumtrijara en Eŭropo per Esperanto (1990-1993). Redaktoro de KEA-organo La Lanterno Azia (1995-1996). Ĝenerala sekretario de Korea Esperanto-Asocio (1993-1996). Trifoje LKK-ano: la 79-a UK en Seulo en 1994, la 90-a UK en Vilno en 2005 kaj la 102-a UK en 2017. Retejestro de Litova Esperanto-Asocio.