Christian Gottlob Neefe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1748 en Chemnitz |
Morto | 26-an de januaro 1798 (49-jaraĝa) en Dessau |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Elektoprinclando Saksio |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto dirigento muzikologo |
Christian Gottlob Neefe (Germane: [ˈneːfə]; 5a de Februaro 1748 – 28a de Januaro 1798) estis germana opero komponisto kaj dirigento.
Neefe naskiĝis en Chemnitz, Saksio. Li ricevis muzikan edukon kaj ekkomponis je aĝo de 12. Li studis juron en la Universitato de Lepsiko, sed poste revenis al muziko por iĝi lernanto de la komponisto Johann Adam Hiller sub kies gvidado li verkis siajn unuajn komediajn operojn.
En 1776 Neefe aliĝis al la teatra kompanio de Abel Seyler (tiam) en Dresden, kaj heredis la postenon de muzika direktoro el sia mentoro, Hiller. Li poste iĝis kortega orgenisto en Bonn kaj estis la ĉefa instruisto de piano de Ludwig van Beethoven. Li helpis Beethoven produkti kelkajn el siaj unuaj verkoj. Lia plej bone konata verko estis kantoteatraĵo nome Adelheit von Veltheim (1780). En Bonn, Neefe iĝis prefekto de la loka grupo de Illuminati, nome Minervalkirche Stagira (de).[1] Li mortis en Dessau.