Christian Grenier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1945 (79-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto verkisto de porinfana literaturo |
TTT | |
Retejo | https://www.noosfere.org/grenier/ |
Christian GRENIER (naskiĝis en 1945 en Parizo) estas franca verkisto de porinfana literaturo.
Li verkas en la fakoj de teatraĵoj, romanoj de sciencfikcio kaj krimliteraturo.
Christian Grenier estas la filo de geaktoroj kaj li revis fariĝi teatra aktoro kiel siaj gepatroj, sed tiuj ĉi oponis. Li iĝis instruisto, li vigligis klubojn pri astronomio, teatro, sciencfikcio. En 1970 li instigis siajn lernantojn verki romanojn, kreante unu el la unuaj verkatelierojn en Francio. Li raportas tion en eseo: Jeunesse et science-fiction (Junularo kaj Sciencfikcio) Eldonejo. Magnard
En 1972, li ricevas la O.R.T.F.-premion por sia verko : La Machination. (La Maĥinacio). Li tiam forlasas la instruadon por dediĉi sin al la verkado.