Christian Sinding

Christian Sinding
Persona informo
Naskonomo Christian August Sinding
Naskiĝo 11-an de januaro 1856 (1856-01-11)
en Kongsberg
Morto 3-an de decembro 1941 (1941-12-03) (85-jaraĝa)
en Oslo
Lingvoj norvega
Loĝloko Grotten
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Wilhelm Mathias Sinding (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Otto Sinding (en) Traduki, Stephan Sinding (mul) Traduki kaj Johanna Sinding (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Augusta Gade (en) Traduki (1898–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko
muzikologo
academic musician (en) Traduki
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Q2294328
Symphony No. 2
Symphony no. 4
Q4288501
vdr
Christian Sinding en la jaro 1913

Christian August Sinding (n. 11-an de januaro 1856 en Kongsberg; m. 3-an de decembro 1941 en Oslo) estis norvega komponisto.

Sinding studis unue muzikon en Oslo, antaŭ ol li transsetlis al Germanio. Tie li studis ĉe Salomon Jadassohn ĉe Lepsika Konservatorio. Li pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Germanio, ricevis tamen regulan financan subtenon el Norvegio. En la jaroj 1920 kaj 1921 li restis en Usono kaj instruis kompozicion ĉe Eastman School of Music en Rochester, Novjorkio.

Ĉar li komponis multajn lirikajn pianokomponaĵojn kaj ĉ. 250 lidojn, multaj rigardis lin la sukcedanton de Edvard Grieg. Unu el liaj plej famaj komponaĵoj estas Frühlingsrauschen el la jaro 1896. Inter liaj aliaj komponaĵoj, kiujn oni nuntempe preskaŭ ne plu ludas, troviĝas kvar simfonioj, tri violonkonĉertoj, unu pianokonĉerto, ĉambromuziko kaj la opero Der heilige Berg 1914.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne