Christian Friedrich Daniel Schubart | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de marto 1739 en Obersontheim | |
Morto | 10-an de oktobro 1791 (52-jaraĝa) en Stutgarto | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | duklando Virtembergo vd | |
Alma mater | Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto komponisto ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Christian Friedrich Daniel SCHUBART [ŝubart] (n. 24-a de marto 1739 en Obersontheim, siatempe Grafejo Limpurg, nun distrikto Schwäbisch Hall; m. 10-a de oktobro 1791 en Stuttgart) estis germana poeto, orgenisto, komponisto kaj ĵurnalisto.
Li verkis akrajn kritikojn kontraŭ absolutisma regado kaj dekadenco en la tiama duklando Virtembergo, pro kio li estis arestita de la duka polico kaj enkarcerigita dum dek jaroj en fortikaĵo Hohenasperg. Li estas la poeto de "La truto", kiu priskribas kiel li mem kaptiĝis en duka embusko.