Christina Ricci

Christina Ricci
Persona informo
Christina Ricci
Naskiĝo 12-an de februaro 1980 (1980-02-12) (45-jaraĝa)
en Santa Monica
Religio kristanismo vd
Etno Usono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Montclair High School (en) Traduki
Professional Children's School (en) Traduki
Morristown-Beard School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o James Heerdegen (en) Traduki (2013–2020) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Kick Gurry (en) Traduki (2007–2008)
Owen Benjamin (en) Traduki (2008–2009)
Mark Hampton (en) Traduki (2021–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro
televida aktoro
filmproduktoro
proparolanto
filmaktoro
voĉaktoro
produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1990– vd
Verkado
Verkoj Casper ❦
Speed Racer ❦
The Smurfs 2 ❦
The Addams Family ❦
The Matrix Resurrections ❦
Addams Family Values ❦
Alpha and Omega vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christina RICCI (naskiĝis la 12-an de februaro 1980)[1] estas usona aktorino kaj produktorino. Ŝi estas konata pro la ludado de nekonvenciaj roluloj kun malhelaj nuancoj.[2] Ricci estas la ricevinto de kelkaj premioj, kiel la premio de la "National Board of Review" por la Plej Bonkvalita Helpaktorino kaj la premio Satellite por la Plej Bonkvalita Aktorino, same kiel nomumojn por la premioj Ora Globo, Primetime Emmy, Screen Actors Guild, kaj Independent Spirit.

Ricci faris sian filman debuton estante dek-jaraĝa en "Mermaids" (1990), kiu estis sekvita per elrompa rolo kiel Wednesday Addams en "The Addams Family" (1991) kaj ties sekvaĵo. Postaj aperoj en "Casper" kaj "Now and Then" (ambaŭ en 1995) famigis ŝin kiel "adoleska ikono".[3] Estante 17-jaraĝa, ŝi ŝanĝiĝis al plenkresk-orientitaj roloj en "The Ice Storm" (1997), kio kondukis al roloj en filmoj kiel "Buffalo '66", "Pecker" kaj "The Opposite of Sex" (ĉiuj en 1998). Ŝi ricevis laŭdojn pro siaj ludoj en Sleepy Hollow (1999) kaj Monster (2003). Aliaj listigoj estis en filmoj kiel Fear and Loathing in Las Vegas (1998), Prozac Nation (2001), Pumpkin (2002), Anything Else (2003), Black Snake Moan (2006), Speed Racer (2008), kaj The Smurfs 2 (2013). Spite la fakton, ke ŝi estas konata ĉefe pro sia laboro en sendependa kinarto, Ricci aperis ankaŭ en nombraj biletvendaj sukcesoj – ĝis 2016, ŝiaj filmoj estis enspezigintaj pli ol 1.4 mil milionoj da usonaj dolaroj.[4]

En televido, Ricci aperis kiel Liza Bump en la fina sezono de "Ally McBeal" (2002), kaj ricevis laŭdon pro sia invitita rolo en Grey's Anatomy en 2006. Ŝi stelulis ankaŭ kiel Maggie Ryan en la serio de ABC nome Pan Am (2011–12), kaj produktoris kaj stelulis en la serioj The Lizzie Borden Chronicles (2015) kaj Z: The Beginning of Everything (2017). Kaj ŝi faris voĉajn rolulojn en kelkaj animaciitaj filmoj, kaj Ricci havigis voĉojn por videoludoj de The Legend of Spyro: Dawn of the Dragon kaj Speed Racer: The Videogame (ambaŭ de 2008). En 2010, ŝi faris sian debuton en Broadvejo en Time Stands Still.

  1. "Christina Ricci Biography (1980– )". FilmReference.com. Alirita la 8an de septembro 2020.
  2. "Forget F. Scott: In 'Z,' Christina Ricci Tells Zelda Fitzgerald's Story". Arkivigite je 2021-04-18 per la retarkivo Wayback Machine NPR. 26a de marto 2017. Alirita la 8an de septembro 2020.
  3. "Christina Ricci: Beyond Wednesday". Dazed. 22a de septembro, 2015. Alirita la 8an de septembro, 2020.
  4. "Christina Ricci Movie Box Office Results". 25a de januaro, 2016. Alirita la 8an de septembro 2020.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne