Chroicocephalus

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Chroicocephalus
Ridmevo (Chroicocephalus ridibundus)
Ridmevo (Chroicocephalus ridibundus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Mevoj Laridae
Subfamilio: Larenoj Larinae
Genro: Chroicocephalus
Temminck, 1820
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Chroicocephalus estas genro de mezgrandaj ĝis relative malgrandaj mevoj kiuj estis inkluditaj en la genron Larus ĝis genetika pruvaro publikigita en 2005 montris, ke Larus kiel ĝis tiam konstituita estis fakte parafiletika.[1] Nuntempe oni agnoskas dek speciojn.[2] Dekunua, nome Saŭndersa mevo, estis inkludita ĝis studo de 2022 pruvis, ke ĝi ne apartenas al Chroicocephalus; ĝi estas nun traktita en sia propra genro Saundersilarus.[3] La genronomo Chroicocephalus deriviĝis el radiko de la Antikva greka ĥroizo, "koloro", kaj kefale, "kapo".[4]

La specioj gamas de 28 cm ĝis 48 cm de longo, kaj la Bonapartea mevo estas la plej malgranda, kaj la Anda mevo la plej granda. Ĉe ĉiuj specioj, la korpo kaj vosto estas blankaj, kaj la supraflugilo palgriza; la flugilpintoj havas klarajn grizajn, blankajn kaj nigrajn bildojn gravajn por identigo. Pluraj havas karakterize brunajn, palgrizajn aŭ nigregrizkolorajn kapojn en la reprodukta sezono, sed kelkaj ankaŭ havas la kapon purblanke kiel la cetero de la korpo. La okuloj estas malhelaj ĉe iuj specioj, aŭ kun karakteriza blankaj irisoj ĉe aliaj; la kruroj kaj bekoj estas brilaj ĝis tre malhelruĝaj.[5]

  1. (2005) “Phylogenetic relationships within the Laridae (Charadriiformes: Aves) inferred from mitochondrial markers”, Molecular Phylogenetics & Evolution 37 (3), p. 686–699. doi:10.1016/j.ympev.2005.05.011. Bibkodo:2005MolPE..37..686P. Alirita 2017-01-10.. 
  2. Noddies, skimmers, gulls, terns, skuas, auks – IOC World Bird List (2024-08-17). Alirita 2025-01-14 .
  3. (2022) “Comprehensive taxon sampling and vetted fossils help clarify the time tree of shorebirds (Aves, Charadriiformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 177, p. 107620. doi:10.1016/j.ympev.2022.107620. Alirita 2025-01-13.. 
  4. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. Hoyo, Josep del. (2020) All the birds of the world. Lynx edicions. ISBN 978-84-16728-37-4.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne