Chuck Yeager | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Charles Elwood Yeager |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1923 en Myra |
Morto | 7-an de decembro 2020 (97-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Lernejo de Aerarmeaj testpilotoj ![]() |
Subskribo ![]() | |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | militisto milita adiadisto militpiloto testpiloto piloto oficiro ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.chuckyeager.com |
Charles Elwood "Chuck" YEAGER (naskiĝis la 13-an de februaro 1923 en Myra, Okcidenta Virginio - mortis la 7-an de decembro 2020 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona generalo kaj testpiloto en la usona aerarmeo [2].
La 5an de marto 1944, nur unu tagon post kiam li havis sian unuan konfirmitan faligon de malamikaviadiloj super Berlino, Yeager mem estis pafita super Francio [3][4]. Dum la venontaj du monatoj, Yeager disponigis asistadon al agentoj de la Makiso (Franca rezistado), kiuj en victurno helpis al Yeager kaj aliajn pilotojn transiri Pireneojn en Hispanion. Al Yeager poste estis premiita Bronzstela medalo por helpi al alia vundita piloto eskapi tra la montoj [5].
Yeager estis la unua, kiu flugis pli rapide ol sono. La 14-an de oktobro 1947, li rompis la sonbaron kun la aviadilo Bell X-1, atingante rapidon de Maĥo 1.06 [6][7]. Al li estis premiita la Medalo de Libereco de la Prezidanto. En 1973, li estis enmetita en la Nacian Aviadan Halon de Famo.
En la filmo The Chosen Seven (1983), li estis portretita fare de Sam Shepard.