Cifereca veterprognozo estas veterprognozo kreita helpe de komputiloj. El la stato de la atmosfero je aparta momento, per cifereca solvo de la necesaj ekvacioj kalkuliĝas la stato je posta momento. Tiaj kalkuloj rilatas foje al pli ol 14 tagoj kaj estas la bazoj de ĉiuj nuntempaj veterprognozoj.