Cinnabon | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
restoracia ĉeno vd | ||
Dum | 1985 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Sidejo | Atlanta | |
Agokampo | rapidmanĝaĵo | |
TTT | Oficiala retejo | |
Cinnabon estas usona ĉeno de bakejoj, kies 942 filioj funkcias en pli ol 30 landoj (aktuale en 2021). Ili kutime situas en butikcentroj kaj flughavenoj [1]. La firmao estas posedata fare de Focus Brands [2]. La ĉefsidejo de la firmao estas en Sandy Springs, Georgio [3].
La ĉefa produkto de la firmao estas granda gista pastokukaĵo, plenigita per cinamo en formo de heliko.