La Cisjordania Murego (aŭ Bariero) aŭ Apartiga Muro (hebree גדר ההפרדה) estas separmuro konstruita ekde 2002 de Israelo ene de Palestino nome ĉe Cisjordanio ("Verda Linio").[1]
Tiu estas konstruita por malebligi la neaŭtorizitan pason de palestinanoj de cisjordanio al israelaj loĝantarcentroj, por malebligi la enfiltriĝon de palestinaj teroristoj, inkluzive de sinmortigaj teroristaj bombistoj.
Kiam ĝi estos kompletigita, ties totala longo estos proksimume de 700 km kaj inkludos en la okcidenta flanko proksimume 9.4% el Cisjordanio kaj 23,000 palestinanoj.[2]