Cistoforo (Cystophora cristata, el kio ankaŭ krestofoko) estas granda foko kiu troviĝas nur en centra kaj okcidenta Norda Atlantiko, kun teritorio el Svalbardo oriente ĝis la Golfo Sankta Laŭrenco okcidente. Tiuj fokoj estas tipe arĝent-grizaj aŭ blankaj, kun nigraj punktoj kiuj varias laŭgrande kovrante plej el ĝia korpo.[1] La fokidoj estas konataj kiel "bludorsuloj" ĉar iliaj manteloj estas blue-grizaj dorse kun blankecaj ventroj, kvankam tio ŝanĝas post 14 monatoj pro mudo.[2]