Claude Joseph Vernet | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Claude Joseph Vernet |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1714 en Avignon |
Morto | 3-an de decembro 1789 (75-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio ![]() |
Familio | |
Patro | Antoine Vernet (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Jean-Antoine Vernet (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Virginie Cecil Parker (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Carle Vernet (mul) ![]() ![]() ![]() |
Parencoj | Horace Vernet (nepo) ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo litografisto gravuristo vidartisto ![]() |
Verkoj | The Cascade at Tivoli |
Claude Joseph VERNET (Avignon, Francio, 14a de aŭgusto 1714 - Parizo, 3a de decembro 1789) estis franca pentristo de la 18a jarcento.
Li lernis pentrarton kun sia patro Antoine Vernet, Philippe Sauvan kaj Jacques Vialia, kun kiu li ekinteresiĝis pri pejzaĝoj. Poste li veturis al Italio, kie li konis la verkarojn de Claude Lorrain, plej fama tiama pejzaĝisto, kaj de Giovanni Paolo Pannini, el kiu li lernis uzi la gravecon de la homa figuro en la pejzaĝo.[1]
En Romo Vernet studis kun Bernardino Fergioni kaj Adrien Manglard.[2][3][4][5]
Reveninte al Francio, li ricevis mendon de la reĝo Ludoviko la 15-a por pentri serion de pejzaĝoj de la francaj havenoj, sed li finis nur 15. La maraj, stormaj kaj vrakaj pejzaĝoj estis lia specialaĵo.[6] En 1778 li veturis al la Svisaj Alpoj cele al la studo de la partikularaj montarpejzaĝoj de tiu areo.
La verkaro de Vernet baziĝas sur la naturo, sed sen troa sentimentaleco. La ĝenerala efiko de lia pentrarto estas esence ornama. Lia stilo restis relative stabila laŭlonge de lia vivo. En liaj pentraĵoj, la atmosferaj elementoj estas harmonie kombinitaj kun la pejzaĝo mem kaj kun la personoj en tiu.
Liaj verkoj estis tre alte taksataj dum la Romantismo kaj la Impresionismo, kaj aktuale li estas pentristo, kies pentraĵoj vendiĝas tre multekoste. Liaj verkoj estas ekspoziciataj en la plej gravaj muzeoj de la mondo kaj estas ankaŭ en kelkaj privataj kolektoj.