Claude Cheysson

Claude Cheysson
Persona informo
Claude Cheysson
Naskonomo Claude Léon Philippe Paul Marie Cheysson-Aigre
Naskiĝo 13-an de aprilo 1920 (1920-04-13)
en 16-a arondismento de Parizo
Morto 15-an de oktobro 2012 (2012-10-15) (92-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nacia Lernejo pri Administrado (1947–1948)
Cours Hattemer (en) Traduki
Collège Stanislas
Franca Politeknika Lernejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Émile Cheysson (en) Traduki (patra avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claude CHEYSSON (naskiĝis la  13-an de aprilo 1920 (nun 1920-04-13) en Parizo, mortis la 15-an de oktobro 2012 (92‑jara)) estis franca politikisto. Ekde la jaro 1948 li laboris en la ministrejo pri eksteraj rilatoj de Francio - interalie inter la jaroj 1966 kaj 1969 kiel franca embasadoro en Indonezio. Inter la jaroj 1973 kaj 1981 li estis komisaro pri evoluo kaj interŝtata kunlaboro de la Eŭropa Komisiono (en la Komisionoj Ortoli kaj Jenkins). En la Komisiono Thorn li servis nur de januaro ĝis majo 1981. Sekve, inter 1981 kaj 1985 li estis ministro pri eksteraj rilatoj de Francio. Poste, li denove iĝis komisaro de la Eŭropa Komisiono, nun en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En tiu Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn mediteranea politiko kaj nord-sudaj rilatoj. Ekde la jaro 1989 li iĝis ano de la Eŭropa Parlamento. Claude Cheysson estis membro de la Socialista Partio (PS) de Francio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne