Claude Dauphin | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Claude Marie Eugène Legrand | ||||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1903 en Corbeil | ||||
Morto | 16-an de novembro 1978 (75-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Malsano de gastrointesta sistemo ![]() | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 89 ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Franc-Nohain (mul) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Marie-Madeleine Franc-Nohain ![]() | ||||
Gefratoj | Jean Nohain (mul) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Norma Eberhardt (en) ![]() Maria Mauban (mul) ![]() Rosine Deréan (mul) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Jean-Claude Dauphin (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Claude Dauphin vd | ||||
Okupo | filmaktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1930–1978 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Claude DAUPHIN (19a de aŭgusto 1903 – 16a de novembro 1978) estis franca aktoro. Li aperis en pli ol 130 filmoj inter 1930 kaj 1978.
Li naskiĝis en Corbeil, Seine-et-Oise. Lia patro estis Maurice Étienne Legrand, poeto kiu verkis kiel Franc-Nohain,[1] kaj kiu estis la libretisto de la opero de Maurice Ravel nome L'heure espagnole. Lia pli aĝa frato estis la verkisto Jean Nohain.
La debuto de Dauphin en filmoj venis en La Vagabonde (1930).[1] Li debutis sur scenejo per Chapeau Chinois (1930) en Parizo.[2]
Dauphin edziĝis trifoje: unue al Rosine Derean, poste al la aktorino Maria Mauban kiu naskis filon, Jean-Claude Dauphin, ankaŭ aktoro. Finfine, en 1955, Dauphin edziĝis al usona aktorino Norma Eberhardt.[3] La paro dividis sian tempon inter Parizo, Los Anĝeleso, Novjorko kaj Ocean Township, Nov-Ĵerzejo.[3][4] Ili restis kune ĝis la morto de Dauphin en Parizo en 1978.[3]