Claude Piron | |
---|---|
![]() Claude Piron dum esperanta kongreso en Boulogne-sur-Mer, 2005. | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Klaŭdjo |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1931 en ![]() |
Morto | 22-an de januaro 2008 (76-jaraĝa) en ![]() |
Lingvoj | franca • Esperanto |
Nacieco | sviso |
Ŝtataneco | Svislando ![]() |
Okupo | |
Okupo | tradukisto psikologo verkisto de nefikcio esperantisto eseisto poeto esperantologo ![]() |
TTT | |
Retejo | http://claudepiron.free.fr/ |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | listo de verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | |
Akademiano | jes |
Claude PIRON [klod piʁɔ̃] (naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en Namuro, mortis la 22-an de januaro 2008 en Gland VD[1][2]) estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana en la francan); poste li plu tradukadis tutmonde por la Monda Organizaĵo pri Sano ĝis 1969.
En Esperantujo, li nomis sin Klaŭdjo. Interalie, li estis membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA kaj membro de Esperantlingva Verkista Asocio.
Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo kaj verkis multajn Esperantajn verkojn. Li ankaŭ uzis Esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.
Li estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svislando), de 1973 ĝis 1994. Lia franclingva libro Le Défi des Langues - Du gâchis au bon sens (La Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento) (Parizo: L'Harmattan, 1994)* [3] estas speco de psikanalizo de la internacia komunikado. Portugala versio, O desafio das linguas, aperis en 2002 (Campinas, SP, Brazilo: Pontes).
Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilajn legaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas Gerda Malaperis kaj La Bona Lingvo. Li ankaŭ verkis romanojn sub la pseŭdonimoj Johán Valano kaj Johán Balano.
Gerda Malaperis estas romaneto, lernolibro kiu uzas bazan gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la posta; ĝi laŭgrade kondukas al sperta esperanto; fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj facile sekvas la lecionojn. Ĝi jam iĝis bazo de unu el la senpagaj retpoŝtaj kursoj.
En La Bona Lingvo, Piron kaptas la bazajn lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli facilas ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, interalie kaj plej grave, la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj. Li argumentas kontraŭ enporto de novaj radikoj, montrante la esprimpovon de baza vortprovizo kaj imagema kunmetado.
Piron tradukis kantojn el pluraj lingvoj kaj fojfoje mem prezentis ilin, akompanante sin per gitaro. En 1982 ĉe LF-koop, aperis lia son-kasedo "Frandu Piron".