Coesfeld [KO:Sfelt] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Coesfeld de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 37 030 loĝantojn sur areo de 141,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 264 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun Dülmen, Billerbeck, Gescher, Nottuln, Rosendahl kaj Reken.
Ĝia teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.