Colin Andrew FIRTH (naskiĝis la 10-an de septembro 1960 en Grayshott Hampshire) estas brita aktoro. Li ricevis Oskar-premion, Premion Oran Globon, du BAFTA premiojn kaj tri Screen Actors Guild Awards. Lia plej aklamita rolo ĝis nun estis reĝo Georgo la 6-a (2010) en The King's Speech, prezento kiu gajnis al li Oskaron kaj multoblajn tutmondajn plej bonajn aktorpremiojn.
Aperis en la televidadaptiĝo (1995) de Pride and Prejudice de Jane Austen, por kiu li ricevis pli da atento. Tio kaŭzis rolojn en filmoj kiel ekzemple The English Patient, Bridget Jones's Diary (por kiu li estis nomumita por BAFTA premio), Shakespeare in Love kaj Love Actually. En 2009, Firth ricevis ĝeneralan kritikistaplaŭdon por sia ĉefrolo en A Single Man, pro kiu li akiris sian unuan Akademian nomumon kaj gajnis la BAFTA-Premion. Firth ĉefrolis en la batala spionfilmo Kingsman: The Secret Service en 2014, kiu estis komerca sukceso kaj ricevis ĝenerale pozitivajn recenzojn kaj poste en ties plia parto Kingsman: The Golden Circle.
Liaj filmoj atingis pli ol 3 000 milionojn da dolaroj laŭ 42 tutmondaj filmoj.[1] En 2011, Firth ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo kaj ankaŭ estis elektita kiel unu el la Time 100.[2] Li estis premiita kiel honora doktoro de la Universitato de Winchester en 2007 kaj fariĝis Freeman of the City of London en 2012. Li kampanjis por la rajtoj de indiĝenaj tribaj homoj kaj estas membro de Survival International. Firth ankaŭ kampanjis en temoj de azilpetantoj, la rajtoj de rifuĝintoj kaj naturmedio.