Colonia Dignidad

Colonia Dignidad ("Kolonio Digneco"), nun konata kiel Villa Baviera, "Bavaria Vilaĝo"), estas germana kolonio fortikaĵeca en la izolita regiono de Maule en suda Ĉilio, proksime de la vilaĝo Parral. Ĝin fondis grupo de enmigrintoj sub gvidado de Paul Schäfer en 1961. La kompleta nomo de la kolonio estis La Sociedad Benefactora y Educacional Dignidad.

La kolonio kreskis ĝis 300 enloĝantoj, germanoj kaj ĉilianoj, kaj kovris 137 km². La ĉefa aktiveco estis agrikulturo, sed ankaŭ funkciis lernejo, senpaga malsanulejo, restoracio ktp.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne