Commodore Plus/4 | ||
---|---|---|
modelo de komputilo vd | ||
Dum | 1984 - nekonata/nuntempe | |
Commodore Plus/4 estas persona komputilo eldonita de Commodore International en la jaro 1984. La nomo "Plus/4" rilatas al ĝia kvar-aplikaĵa oficeja programaro (tekstprilaborilo, kalkultabelo, datumbazo, kaj grafikaĵoj). Ĝi estis reklamata kiel "la produktiveca komputilo kun programaro enkonstruita".
Interne, la Plus/4 havis la saman bazan arkitekturon kiel la pli malmultekostaj modeloj Commodore 16 kaj 116. Ĝi povis uzi programaron kaj kromaparatojn desegnitajn por ili. La Plus/4 estis nekongrua kun la programaro kaj kelkaj el la aparataroj de la Commodore 64. Kvankam la Commodore 64 estis pli establita, la Plus/4 estis celita al pli komerc-orientita segmento de la persona komputila merkato.