Concorde

Ĉi tiu artikolo temas pri iama supersona pasaĝeraviadilo. Por neregistara organizaĵo rigardu la paĝon CONCORD (organizaĵo).
Concorde

Concorde de British Airways, 1986.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Aérospatiale
British Aerospace
Unua flugo: 2-an de marto 1969
Enkonduko: 21-an de januaro 1976
en British Airways kaj Air France
Uzanto: British Airways
Air France
Produktperiodo: 1965-1979
Produktkvanto: 20
vdr
Concorde 001, 2-a de marto 1969
La kajuto de la Konkordo
La interno de la aviadilo

Konkordo (angle kaj france Concorde) estis supersona pasaĝeraviadilo de Aérospatiale kaj British Aerospace. Nur 20 aviadiloj estis konstruitaj, de kiuj 6 estis de ne-komerca tipo. La aviadilo por la unua fojo flugis en 1969, kaj faris sian lastan flugon la 24-a de oktobro 2003.

La Konkordo povis flugi je alto de 18 kilometroj kaj povis atingi rapidon de Maĥo 2,04; pli ol dufoje la rapido de la sono. Pro tio la aviadilo flugis en malpli ol tri horoj de Londono al Novjorko. Konkordo starigis rapidrekordon de 1.920 km/h. Tio okazis je la 7-a de februaro 1996 sur la itinero Novjorko - Londono.

La Konkordo estas unu el nur du supersonaj pasaĝeraviadiloj iam konstruitaj, kune kun la rusa Tupolev Tu-144.

La respondo de Usono al la eŭropa aviadilo Konkordo estis la Boeing 2707, kiu ankaŭ estis desegnita supersona pasaĝera aviadilo. La kresko de projektokostoj kaj rezisto de ekologiaj grupoj kaŭzis la nuligon de la projekto jam en 1971, eĉ antaŭ ol la unua prototipo estis konstruita.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne