Confessions of a Dangerous Mind | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Confessions of a Dangerous Mind |
Originala lingvo | angla lingvo • hispana lingvo |
Kina aperdato | 2002, 24 apr. 2003, 31 dec. 2002 |
Ĝenro | novnigra filmo, filmbiografio, komedia dramo, mistera filmo, spionada filmo, drama filmo, suspensa filmo, komedia filmo, film based on book |
Kameraado | Newton Thomas Sigel |
Reĝisoro(j) | George Clooney |
Produktisto(j) | Andrew Lazar |
Scenaro | Charlie Kaufman |
Filmita en | Montrealo • Kalifornio • Florido • Filadelfio • Arizono |
Loko de rakonto | Meksiko • Nov-Jorko • Los-Anĝeleso • Berlino |
Muziko de | Alex Wurman |
Rolantoj | Sam Rockwell • Drew Barrymore • Julia Roberts • Rutger Hauer • George Clooney • Maggie Gyllenhaal • Robert John Burke • Kristen Wilson • Michael Cera • Rachelle Lefevre • Chuck Barris • Dick Clark • Jerry Weintraub • Matt Damon • Michael Ensign • Daniel Zacapa • Emilio Rivera • Carlos Carrasco • Richard Kind • Brad Pitt • David Julian Hirsh • J. Todd Anderson • Krista Allen • Eric Jungmann • Fred Savage • Isabelle Blais • Anna Silk • Jennifer Hall • Conrad Pla • Claire Brosseau • James Urbaniak • Vikki Carr |
Produktinta firmao | Section Eight Productions |
IMDb | |
Confessions of a Dangerous Mind (Konfesoj de danĝera menso) estas usona biografia prispiona trilera filmo de 2002 kiu rakontas la fikcian vivon de prezentisto de konkurencprogramoj kaj produktoro Chuck Barris. La filmo estis la reĝisora debuto de George Clooney, estis verkita de Charlie Kaufman kaj en ĝi stelulis Sam Rockwell kiel Barris, same kiel Julia Roberts, Drew Barrymore, kaj Clooney mem. Ĝi estis bazita en "nerajtigita membiografio" de Barris de 1984 samnoma, en kiu li postulis esti estinta murdisto por la CIA aldone al sia televida kariero. Tiuj postuloj estis malakceptitaj fare de la CIA, dum Barris laŭlonge de sia vivo ĝenerale malakceptis diri ĉu la postulo estis prava aŭ malprava.
La filmo havis longan produktorprocezon. Columbia Pictures provizore planis produktori filmadaptaĵon fine de la 1980-aj jaroj, reĝisorota de Jim McBride. La filmorajtoj estis aĉetitaj en 1997 fare de la produktoro Andrew Lazar, kiu dungis Kaufman por verki scenaron; la projekto tiam tuj altiris serion de famaj reĝisoroj, kiel David Fincher, Brian De Palma kaj Bryan Singer, kaj de ĉefaktoroj, kiel Mike Myers, Ben Stiller kaj Johnny Depp. Kiam Clooney estis dungita kiel reĝisoro, li aliris Barris por konsulti pri la projekto por ekhavi aldonan aŭtentecon. Tio siavice kondukis al (eksterlista) reverko de la scenaro, kun kiu Kaufman malkontentiĝis, ekzemple pro la forigo de drogomania subintrigo.