Consumer Electronics Show | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
komerca ekspozicio organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 24-a de junio 1967 vd | |
Geografia situo | 36° 7′ 53″ N, 115° 9′ 7″ U (mapo)36.1315-115.152Koordinatoj: 36° 7′ 53″ N, 115° 9′ 7″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Lasvegaso | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
CES, antaŭe mallongigo por Consumer Electronics Show[1], estas ĉiujara komerca foiro organizita de la Consumer Technology Association (CTA). Ĝi okazas en januaro ĉe la ekspoziciejo Las Vegas Convention Center en Nevado, Usono, kaj tipe prezentas novajn produktojn kaj teknologiojn rilate al hejma elektroniko.
La unua CES okazis en junio 1967 en Novjorko. Ĝi estis kromevento de la Chicago Music Show, kiu ĝis tiam servis kiel la ĉefa ekspozicio por konsumantaj elektronikaj aparatoj. La evento entute kunvenigis 17 500 vizitantojn kaj pli ol 100 ekspoziciantojn. La malferma prelego estis farita de la prezidanto de Motorola, Bob Galvin.[2]
De 1978 ĝis 1994, CES okazis dufoje ĉiujare : unufoje en januaro en Las Vegas kiel la "Winter Consumer Electronics Show" (WCES) kaj unufoje en junio en Ĉikago kiel la "Summer Consumer Electronics Show" (SCES).
La vintra foiro de 1995 okazis en Las-Vegaso kiel planite.[3] Tamen, ĉar la someraj ekspozicioj en Ĉikago ekperdis popularecon, la organizantoj decidis eksperimenti vojaĝantan foiron, komencante en 1995 kun planita evento en Filadelfio ĉe la Pennsylvania Convention Center. Tamen, la nova Electronic Entertainment Expo (E3) estis planita en Okcidenta Usono en majo samjare, kio kaŭzis konkuradon, rezultigante la nuligon de la someraj CES-foiroj en Filadelfio.[4]
La vintra CES de 1996 denove okazis en Las-Vegaso en januaro,[5][6] sekvita de someraj ekspozicioj en Orlando (Florido, sed kun nur frakcio de la tradiciaj ekspoziciantoj.[6] La sekvan "Someran CES" oni tiam planis kunigi kun la Printempa COMDEX en Atlanto, sed ĉar nur dudeko da ekspoziciantoj registriĝis, la CES-parto de la evento estis nuligita.
En 1998, la foiro fine ŝanĝis al ĉiujara formato, kun Las-Vegaso kiel ĉiama loko. En Las-Vegaso, la ekspozicio estas unu el la plej grandaj en la urbo. Ĝi daŭras ĝis 18 tagojn por starigo, okazigo kaj malmuntado.[7]