Cuthbert Tunstall | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo, skolastikisto, diplomato
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1474 en Hackforth, Anglio | ||||
Morto | 18-a de novembro 1559 en Palaco Lambeth, Londono, Anglio | ||||
Tombo | Church of St Mary, Lambeth (en) 51° 29′ 42″ Nordo 0° 07′ 12″ Okcidento / 51.495 °N, 0.1201219 °U (mapo) vd | ||||
Religio | Anglikanismo • katolika eklezio vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo Universitato de Kembriĝo Universitato de Padovo | ||||
Familio | |||||
Patro | Thomas Tunstall (en) vd | ||||
Gefratoj | Brian Tunstall (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1522–) diplomato juĝisto katolika sacerdoto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | De arte supputandi vd | ||||
| |||||
Episkopo de Londono | |||||
Dum | 1523– | ||||
Episkopo de Durham | |||||
Dum | 1530– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cuthbert TUNSTALL (1474-1559) estis Episkopo de Durham kaj Londono, helenisto, hebreisto, angla prelato, skolastikisto, ekleziestro, diplomato, administranto kaj reĝa konsilisto. Li plenumis diversajn diplomatiajn misiojn por la brita krono, samkiel la subskribo de la pacotraktado kun Karlo la 5-a (1500-1558), post la Batalo de Pavio, kaj kunlaboris kun la Paco de Kambrajo, kie reciproke la reĝo danke invitis lin por partoprenado en la konsilio (1523), krom nomumi lin Episkopo de Londono (1523) kaj Durham (1530). Post la morto de Henriko la 8-a (1491-1547) li estis enkarcerigita en Northumberland. Liberigita de Maria Tudor (1516-1558), li estis denove arestita dum la regado de Elizabeta la 1-a (1533-1603), kie li mortis pro la malagnosko de la reĝa suvereneco pri la religiaj temoj. Li estis amiko de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj Thomas More (1478-1535), al kiu li dediĉis "De arte supputandi" (1522), tre apreza verko tiuepoke.