Dani Rodrik | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1957 (67-jaraĝa) en Istanbulo | ||||
Lingvoj | usona angla • turka • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Harvard kolegio Robert Universitato Princeton kolegio Harvard ![]() | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Çetin Doğan (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto universitata instruisto ![]() | ||||
Laborkampo | Ekonomiko, internacia politika ekonomiko kaj ekonomio ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Avinash Dixit vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dani RODRIK (naskita la 14-an de aŭgusto 1957 en Istanbulo) estas turk-usona ekonomikisto, specialisto pri la ekonomiko de evolulandoj kaj instituciaj reformoj. Li precipe laboris ene de internacia ekonomio, ekonomia evoluo kaj politika ekonomio. Temoj ĉirkaŭ la antaŭkondiĉoj por bona ekonomia politiko kaj kial kelkaj aŭtoritatoj sukcesas pli bone ol aliaj estas centraj al lia esplorado [1][2].
Li estis profesoro pri internacia politika ekonomio ĉe la John F. Kennedy School of Government ĉe Universitato Harvard. Antaŭe li estis profesoro pri sociaj sciencoj. Albert Hirschman Lernejo de Socia Scienco ĉe la Instituto por Altnivela Studo en Princeton, Nov-Ĵerzejo.
Rodrik publikigis vaste en la areoj de internacia ekonomiko, ekonomia evoluo, kaj politika ekonomio. Unu el la ĉefaj demandoj en la centro de lia esplorado estas la demando de kio konsistigas bonan ekonomian politikon kaj kial kelkaj registaroj estas pli sukcesaj en tiu aspekto ol aliaj. Ĉefaj verkoj: Economic Rules: The Rights and Wrongs of the Dismal Science and The Paradox of Globalization (La Paradokso e Tutmondiĝo). Democracy and the Future of the World Economy" (La Tutmondiĝo-Paradokso: Demokratio kaj la Estonteco de la Monda Ekonomio). Li ankaŭ estas kunredaktoro de la akademia revuo Global Policy.