Daniel Nivel

Daniel Nivel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1954 (1954-11-30) (70-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo gendarme (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Daniel NIVEL [danjEl nivEl], naskiĝinta la 30-an de novembro 1954, estas franca ĝendarmo. Li estis preskaŭ-mortige vundita la 21-an de junio 1998 en la urbo Lens, kie tiutage okazis en la unua renkontaro de la monda ĉampionado de futbalo la matĉo inter Germanio kaj Jugoslavio.

Ankoraŭ dum la matĉo, sed ekster la stadiono Félix Bollaert, Nivel estis atakita de aro da huliganoj, kvankam li estis rekonebla kiel ĝendarmo laŭ sia uniformo. Kun kolego li havis la taskon kontroli la trairon de pasejo. Lia kolego sukcesis fuĝi, sed Nivel estis batita kaj tretita. Dum ses monatoj li estis en komato; de kiam li rekonsciiĝis li estas duone paralizita kaj blinda je unu okulo. Paroli li kapablas nur malfacile.

En la persekutado de la atako rolis videoaj registraĵoj. En 1999 germana tribunalo en Essen kondamnis kvar atakintojn al mallibero inter 3,5 kaj 10 jaroj; la precipa atakinto en 2001 estis kondamnita de franca tribunalo en Saint-Omer (Francio) al kvin jaroj da mallibereco; li estis liberigita post unu jaro kaj du monatoj pro bonkonduto (post tri jaroj kaj dek monatoj, inkluzive de antaŭkondamna tempo)[1]. En 2003 tribunalo en Bochum (DE) kondamnis plian atakinton al mallibero de tri jaroj kaj kvar monatoj.

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj voixdunord; $2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne