Daniel-Henry Kahnweiler

Daniel-Henry Kahnweiler
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1884 (1884-06-25)
en Mannheim
Morto 11-an de januaro 1979 (1979-01-11) (94-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio (1937–)
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Lucie Kahnweiler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Louise Leiris (en) Traduki (bofilino)
Xavier Vilató (en) Traduki (pranevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo artkolektanto
verkisto
artovendisto
arthistoriisto
borsisto
koreografo
eldonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Daniel-Henry KAHNWEILER (25a de Junio 1884 – 11a de Januaro 1979) estis german-devena artokolektisto, kaj unu el plej elstara franca artokomercistoj de la 20-a jarcento. Li famiĝis kiel posedanto de artogalerio en Parizo el 1907 kaj estis inter la unuaj promociantoj de Pablo Picasso, Georges Braque kaj la kubisma movado en arto.

Li edukiĝis en familio de artokomercistoj kaj bursistoj. Li estis inter la unuaj kiuj agnoskis la gravon kaj belecon de Les Demoiselles d'Avignon de Picasso kaj tuj deziris aĉeti ĝin kun ĉiuj el la verkoj de Picasso. En sia galerio, Kahnweiler subtenis multajn el la grandaj tiamaj artistoj kiu trovis sin mem sen taŭga agnosko kaj malmulta aŭ nenia intereso inter kolektantoj. Dekomencaj aĉetoj estis verkoj de Kees van Dongen, André Derain, André Masson, Fernand Léger, Georges Braque, Juan Gris, Maurice de Vlaminck kaj kelkaj aliaj artistoj de tiu sama generacio. Por uzi siajn proprajn vortojn, Kahnweiler deziris "defendi" grandajn artistojn, sed nur tiujn kiuj ne havis komercistojn kaj pri kies talentoj li estis konvinkita. Pli ol ekspozicii gravajn verkojn de jam establitaj artistoj el la pasinteco kaj la nuntempo, Kahnweiler promociis la burĝonajn artistojn kiel André Derain, Kees van Dongen, Fernand Léger, Juan Gris, Maurice de Vlaminck kaj kelkaj aliaj kiuj estis venintaj el la tuta mondo por loĝi kaj labori en Montparnasse tiam.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne